informoj pri Parma

Parma, urbo de arto

Urbo kun aristokrataj kultur-tradicioj, riĉa je altvaloraj artverkoj kaj memoroj pri la tempo kiam ĝi estis ĉefurbo, famkonata pro la nomo de siaj plej eminentaj filoj kaj artistoj kiuj en ĝi laboris: de Benedetto Antelami al Correggio (pr. Koreĝo) kaj al Parmigianino (pr. Parmiĝanino), de Bodoni al Verdi kaj Toscanini (pr.Toskanini), de siaj poetoj, verkistoj kaj reĝisoroj kiuj ĉerpis insprion el ĝi, antaŭ ĉiuj Stendhal, kiu rekreis ĝin fataste en la paĝoj de sia "Chartreuse", Parma similas al neniu bela mezgranda urbo kiu allogas vizitantojn en Italio. Ĝiaj elstaraj artaĵoj konatigis ĝin en Eŭropo dank' al la dinastioj Farnese kaj Borbone (en la dekoka jarcento ĝi estis nomita "La Ateno de Italio") kaj al la ilumita regado de Maria Luigia (pr.Maria Luiĝa) de Aŭstrio.

Rafinita socia vivo, multflankaj kulturaj interesoj, dinamika entreprenista agemo kiu realigas sin en siaj industriaj firmaoj kaj en sia foira kvartalo, kaj la plezuro je bankedo kaj bongusta kuirarto dank'al sia gloraj terproduktoj igas Parma-n urbon delikate karakteriza kaj nekonfuzebla inter la plej allogaj turismaj lokoj.