Pasporta Servo

La "Pasporta Servo" estas servo de la esperanto-movado por la homoj kiuj parolas esperanton. Ĝiaj membroj rajtas gasti senpage. Oni povas iĝi membro de la Pasporta Servo aĉetante la libreton de la adresoj de la gastigantaj familioj kiuj loĝas dise en ĉiuj kvin kontinentoj.