kio estas esperanto?

Ĝi estas internacia lingvo kies tasko estas alflankiĝi al ĉiuj lingvoj de la mondo (certe, sen neniam anstataŭi ilin), por ke ĉiuj , konservante sian propran lingvon kaj sian propran kulturan identecon, povu komuniki facile kaj rekte kun ĉiuj aliaj, en la tuta mondo. Tion oni sukcesas obteni nur pere de dua lingvo kiu devus esti la dua de ĉiuj, t.e. rigore ĝi devus esti la sama por ĉiuj.

Nuntempe esperanto estas parolata de kelkaj milionoj da homoj dislokitaj en preskaŭ ĉiuj nacioj; malrapide, tamen seninterrompe ĝi kreskadas kaj la rezultoj akiritaj en la intelektaj internaciaj interŝanĝoj kaj cele al la alproksimiĝo de la popoloj pere de tiu lingvo, kongruas kun la celoj kaj la idealoj de UNESKO, kiel rekonite de la Ĝeneralaj Konferencoj en la jaroj 1954 kaj 1985.

La elpensinto de esperanto, Zamenhof, eltiris el multnombraj lingvoj la plej konatajn kaj plej simplajn elementojn kaj kunordigis kaj raciigis ilin. Pro tio li devis fari elektojn. Kelkfoje tiuj ĉi elektoj povas ŝajni pridubindaj; fakte elektoj antonomazie neniam havas absolutan valoron, ilia valoro estas nur praktika kaj konvencia.

Zamenhof devis antaŭ ĉio elekti adoptendan alfabeton. Li elektis la latinan alfabeton, kun kelkaj malgrandaj modifoj, ĉar al li ĝi ŝajnis la plej facila aldone al la fakto ke ĝi estas internacie la plej konata.

La vortaro, t.e. la radiko de la vortoj, origine estas grek-latina je 80%, tio estas origine hindeŭropa. Praktike, la vorttrezoro devenas de malnova lingvo de Hindio, la sanskrito, precize, kiu restis kiel literatura ilo de la klasika hinda kulturo, kies tradicio ankoraŭ nun vivas.

La strukturo de esperanto kontraŭe estas simila al tiu de la lingvoj de la ekstrema oriento. Ankaŭ en tiu ĉi kazo superregis kialoj de simpleco kaj racieco. Fakte, ankaŭ en esperanto, tiel kiel okazas en la orientaj lingvoj, preskaŭ ĉiuj vortoj montriĝas formitaj de kombino de du aŭ pli elementoj. Precize tio donas al esperanto eksterordinaran elastecon en la uzado.

Multaj lernejaj eksperimentoj faritaj kaj poste pristuditaj de profesoroj de la pedagogia cibernetika fakultato de la universitato de Paderborn (Germanio) montris la propedeutikan valoron de la studadao de esperanto.