La hejmpagxo de Lorgaire

Saluton! Mia nomo estas Luka (kromnomo Lorgaire). Vi estas tre bonvena al mia paĝaro. Mi loĝas en urbeto apud Milano, en Italio..

Mia paĝaro kreskas senpaŭze ĉar mi aldonas pli kaj pli da aferojn al ĝi. Ĝi enhavas paĝon pri Milano. La Milana paĝo estas ankoraŭ konstruata, sed ĝi jam proponas kelkajn informojn pri la dialekto de Milano al la interesitaj. Lingvoj tre plaĉas al mi, kaj hejme mi havas grandan kolekton da gramatikoj. Vizitu miajn paĝojn pri la antikva Egiptio: vi trovos kelkajn klakeblajn tomboŝtonojn, kun traduko kaj komentaro. Sendu retmesaĝojn al mi se vi havas la samajn interesojn: mi ŝatas havi geamikojn en la tuta mondo.

La bildo ĉi sube montras la veteron en Eŭropo.

Klaku  prembutonon por iri al specifa sekcio. (kompletigenda sekcio: se vi havus problemojn bonvolu vidi la anglan sekcion, kiu estas kompleta)

Milano: informoj pri la dialekto de Milano
Egiptio: klakeblaj tomboŝtonoj, hieroglifoj kaj traduko
Arto: kelkaj bildoj kiujn mi faris per la senpaga softvo 'Terragen' (pejzaĝoj) 
Grojtoj: imaga mondo (kun planlingvoj) kiun mi inventis dum mi estis adoleskanto
Muziko: informoj kaj MIDI pri Francesco Sangalli (mia pra-praonklo kaj 19a-jarcenta muzikisto)
JEN LA DATOJ KAJ HOROJ SUR LA PLANEDO MARSO KAJ SUR LA TERO

lernu!

      Klaku la flagon por iri al mia hejmpaĝo en la angla

Logo

Ĉi tiu sekcio de la ringo apartenas al
Lorgaire.

[ TRANSSALTI | SEKVONTAJ 5 | ANTAŬA | HAZARDA ]

Next site

This site is a member of WebRing.
To browse visit Here.

Mia pago estis vizitita fojojn.